{"id":552,"date":"2016-01-10T16:41:46","date_gmt":"2016-01-10T15:41:46","guid":{"rendered":"http:\/\/edizionieva.com\/?p=552"},"modified":"2016-08-12T16:49:08","modified_gmt":"2016-08-12T14:49:08","slug":"kaj-tamen","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/edizionieva.com\/?p=552","title":{"rendered":"Kaj tamen"},"content":{"rendered":"<p><\/p>\n<div class=\"libro\">\n<div class=\"copertina\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"size-medium wp-image-12 bordino\" src=\"\/wp-content\/uploads\/2016\/08\/Cop_Kaj-tamen.jpg\" width=\"255\" height=\"350\" \/><\/div>\n<div class=\"dettagli_libro\">\n<ul>\n<table class=\"info\">\n<tr>\n<td class=\"info\">\n<li><b>Titolo<\/b><\/td>\n<td class=\"info\">Kaj tamen<\/li>\n<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td class=\"info\">\n<li><b>Autore<\/b><\/td>\n<td class=\"info\">Amerigo Iannacone<\/li>\n<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td class=\"info\">\n<li><b>Collana<\/b><\/td>\n<td class=\"info\">Colibr\u00ec<\/li>\n<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td class=\"info\">\n<li><b>Pagine<\/b><\/td>\n<td class=\"info\">80<\/li>\n<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td class=\"info\">\n<li><b>Anno<\/b><\/td>\n<td class=\"info\">2016<\/li>\n<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td class=\"info\">\n<li><b>Prezzo<\/b><\/td>\n<td class=\"info\">\u20ac 10,00<\/li>\n<\/td>\n<\/tr>\n<\/table>\n<\/ul>\n<\/div>\n<\/div>\n<p><\/p>\n<p class=\"testoarticolo\"><b>La imago en la spegulo<\/b><br \/>\nEstas tuj klara la senco de tiu \u0109i eldona ago (kolekto de poeziaj pa\u011doj dislokitaj en la lastaj kvin jaroj), de tiu \u0109i lirikaj konfesoj, kiun Amerigo Janakono proponas al la legantoj.<br \/>\nEkde la unuaj tekstoj, fakte \u2013 kaj e\u0109 oni dirus ekde la titolo, kiu estas cela manifesto \u2013, ni legas la \u011dustajn \u015dlosilojn por eniri en la libron, en \u011dian teman vefton; ni legas la emblemajn vortojn, la stilemojn, la versojn, kiuj diras al ni kiel orienti\u011di, \u0109ar ili parolas al ni pri liaj ekzistoproblemoj \u2013 kiuj estas anka\u016d la niaj \u2013, filtritaj de lia (bone konata, al kiu sekvas lin ekde \u0109iam) sprita mildeco, de lia Horaca vivmezuro.<br \/>\nNi komencas de \u201cEnigmo\u201d, \u0109ar estas klare por \u0109iuj, ke \u00abNe estas klarigoj\u00bb por tio, kion ni ja devas vivi, malgra\u016d iuj asertoj de la sciencoj a\u016d la ordonoj de la fido (por tiu, kiu havas \u011din), ni estas ofte devigataj iri palpe en la mallumo kaj ni estas nekapablaj kompreni la enigmon, kiu ni mem estas. \u201cKaj tamen\u201d (kaj kiu scias kiom en tio rilatas Galileo kaj lia scienca determinado en la volo solvi la enigmojn de la universo), kvankam \u00abNi estas la imago \/ kiu pasas sur la spegulo \/ ni estas la vento kiu fu\u011das\u00bb, ni ne povas eviti rigardi nin en tiu spegulo, en la reflektoj, kiuj diras al ni en kiu punkto ni alvenis, kiom ni for\u0135etis kaj kiom ni devas klopodi fruktigi por anta\u016deniri: \u00ab\u0108io \/ \u2013 \u0109iu horo, \u0109iu minuto \u2013 \/ estis inda esti travivata\u00bb.<br \/>\nTiu \u0109i estas rememora\u0135o de antikva leciono, pri kiu oni povus ankora\u016d \u011deni le bonan nomon de Horaco, sed estas pluraj tiuj, kiuj venas en la menson. \u00absed e\u0109 la eteraj kasteloj \/ de la atendoj \/ utilas al la vivo\u00bb: proponi al si objektivojn helpas rigardi anta\u016den, flankenmetante la pasintecon, konsiderante plibone la pezon de la estanteco, kiu utilas \u011duste por konstrui kastelojn de atendo.<br \/>\n\u00abPravis eble Pirandelo\u00bb: neniam ni estas nur tio, kion ni vidas, e\u0109 ne tio, kion ni klopodas esti, kiam ni sukcesas al\u011dustigi la \u201ccivilan kordon\u201d por sinprezenti publike: ni estas \u0109iam tio, kion la aliaj vidas en ni. Kaj tamen (estas \u011duste la okazo parafrazi la a\u016dtoron) oni ne povas halti sin rigardadi tro, sin ornami kvaza\u016d dandoj a\u016d \u015dajnigi nekutimajn aspektojn por konformi\u011di al la modoj: male oni devas montri la viza\u011don, kiun oni havas, la unuan, kiun la spegulo resendas al ni, la plej \u201cnormalan\u201d.<br \/>\nLa poezio estas \u00abvo\u0109o de libero\u00bb. Kaj estas e\u0109 \u00abkuracilo\u00bb la poezio \u2013 \u0109efe kiam \u011di reportas flose, eble e\u0109 kun iom da beda\u016dro a\u016d da elrevi\u011do, forajn momentojn, memora\u0135ojn kvieti\u011dintajn kaj tamen vivajn en la kiraskesto de la animo, kiu \u0109ion gardas... Tiel \u00abRevenas reaperas revivas la naiveco \/ de fora amo\u00bb: \u011di estas nur pala imago, sed dum momento estas vera vivo, \u011di estas travivita emocio, kaj fari\u011das, en poezio, e\u0109 kunpartigenda atesto. La libero esprimi\u011di en poezio, fakte, estas bezono de komparo, estas realigo de serenaj krevoj en la \u0109iutaga malheli\u011do de la eventoj. Oni trovi\u011das kaj retrovi\u011das en la ludo de la vortoj, kiuj aludas, sugestas kaj sor\u0109as sed anka\u016d naskas elanojn de humaneca partopreno al la universala turbo de l\u2019 ekzistado.<br \/>\nLa naski\u011dvila\u011do (kiu estas tiu, en kiu ankora\u016d li vivas, la poeto) estas la ideala fono por kontempli la vivadon de la simpla homaro, tereno de privilegia analizo de sagaca observanto. Kaj, en tiu kadro, la familio \u2013 kiel aparte la filo, kiu edzi\u011das (en la fina sekcio de la libro, \u201cNupto\u201d, tute dedi\u0109ita al lia edzi\u011do) \u2013 alprenas rolon de e\u0109 pligranda homa valoro, konsiderenda kaj sendenda kiel ekzemplo, kaj konsistigas \u2013 kiel \u0109iam por Amerigo \u2013 vasta baseno de uzantoj de literaturaj sti-muloj, pro la elvokiva forto, kiu ankora\u016d havas en li, formi\u011dinta pere de la kla-sikuloj, de la granda poezio de la pasinteco, la familiaj rilatoj en la poezia dimensio.<br \/>\nLasta konsidero farendas pri la rilato, kiu ligas min \u2013 ekde jam preska\u016d tri jardekoj \u2013 al la amiko Amerigo, frato de poezia aventuro. Ligas nin \u011duste la komuna pasio por poezia verkado, ne nur: ni estas amba\u016d firme konvinkitaj, ke la poezio (por tiu, kiu faras kaj por tiu, kiu uzas \u011din) povas esti \u201ckuracilo\u201d, sed lar\u011dasence, tio estas en la senco, ke oni povas sin rekoni en la vortoj de aliulo, rekoni ilin kiel proprajn kaj senti konsolon per ili. Kuracilo do ta\u016dga por malsamaj situacioj, \u0109iufoje kiam en la doloro de la tagoj oni perceptas la neceson a\u016d nur la deziron pri amika vo\u0109o, pri bona vorto.<br \/>\nLa fakto, fine, ke Amerigo Janakono estas eldonisto ne malebligis, kvankam li disponas pri pluraj sia eldonserioj por publikigi libron, publikigi iujn en la serio, kiun mi direktis dum \u0109irka\u016d dek jaroj, \u201cla \u0109ambro de la poeto\u201d (en kiu aperis Versetoj kaj versa\u0109oj en 2006 kaj Ama hobojo en 2009), kaj honoras min per sia nomo kune kun tiuj de multaj amikoj, kiuj tion faris kaj faras, konvinkitaj \u2013 kiel li \u2013 ke \u201cla \u0109ambro de la poeto\u201d havas murojn sen pordoj nek fenestroj, pli \u011duste, e\u0109 ne murojn: tiu \u0109i nia \u0109ambro estas en kerna esenco nur idea spaco, kie kunveni \u0109iufoje kiam oni tion deziras, certaj povi trovi en \u011di aliajn amikajn spiritojn, partoprenantaj en la granda, tre serioza ludo (iu enigmo de\u0109ifrenda kune), kiu estas la poezio, kiam \u011di parolas al la vivo.<\/b><\/p>\n<p class=\"testoarticolo\"><b>Jozefo Napolitano<\/b><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Titolo Kaj tamen Autore Amerigo Iannacone Collana Colibr\u00ec Pagine 80 Anno 2016 Prezzo \u20ac 10,00 La imago en la spegulo Estas tuj klara la senco de tiu \u0109i eldona ago (kolekto de poeziaj pa\u011doj dislokitaj en la lastaj kvin jaroj), de tiu \u0109i lirikaj konfesoj, kiun Amerigo Janakono proponas al la legantoj. Ekde la unuaj <a href=\"http:\/\/edizionieva.com\/?p=552\" class=\"more-link\">...continua a leggere<span class=\"screen-reader-text\"> \"Kaj tamen\"<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[7],"tags":[],"class_list":{"0":"post-552","1":"post","2":"type-post","3":"status-publish","4":"format-standard","6":"category-libri","7":"h-entry","8":"hentry","9":"h-as-article"},"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/552"}],"collection":[{"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=552"}],"version-history":[{"count":3,"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/552\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":555,"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/552\/revisions\/555"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=552"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=552"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/edizionieva.com\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=552"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}