Vai al contenuto

La ploranta gasto

  • Autore
  • Raffaele Del Re
  • Titolo
  • La ploranta gasto
  • Pagine
  • 88
  • Anno
  • 2016
  • Prezzo
  • € 12,00
  • Isbn
  • 978-88-97930-91-4


Unuavide stultaj kaj malfidindaj aspektis tiuj knaboj, eble dekkvar- aŭ dekkvinjaraj, kiujn mi trafis hazarde piedirante tra mia hejma strato. Mi klare vidis ke ili serĉis viktimon por siaj fiaĵoj kaj mi, kun mia blanka hararo kaj mia promenbastono, aspektis perfekta mokcelo. Dum ili alproksimiĝis laŭte voĉante, ili montris min per mansignoj maldelikataj; baldaŭ ili vokis min ĥore kriante: «Ho, sinjoro! Kia ŝanco trafi vin ĝuste hodiaŭ! Aŭskultu! Ni devas atentigi vin!»
Pli volonte mi daŭrigus mian paŝadon; tamen, mi haltis kaj lasis ke la planita stultaĵo eliru el iliaj buŝoj.
Ili ne estis sufiĉe lertaj por ordinara ŝerco. Pri alimondano ili fuŝparolis; sed ne pri kutima alimondano, kun verda haŭto kaj antenoj, nek pri horora alimondano, kun dekoj da kruroj aŭ tentakloj. Nenion ili diris pri ĝia aspekto; nur ili asertis ke ĝi alteriĝis per flugdisko sur mian etan balkonon kaj tie loĝas, ĝemante ĉiun nokton dum pluraj horoj.
«Ĝi ne estas malbona» «Ĝi daŭre ploras» «Ploras kaj kantas» «Ni aŭdis ĝin nokte dum hejmreveno». Ili parolis ĉiuj samtempe, tiel ke mi malmulton komprenis.
Alimondano ploranta! Ne indis komenti. Ne indis respondi. Ne indis eĉ rideti. Mi rigardis ilin severmiene kaj preteriris senvorte.
Mi supozis, ke mi ne plu pripensos tiun strangaĵon. Nokte, tamen...
Ĉu ne okazas ankaŭ al vi, vekiĝi meze de la nokto kun la menso agitata de memoroj el la antaŭa tago? Kiam mi spertas tion, mi stariĝas kaj vagas tra la domo silenta (post la morto de mia edzino mi loĝas sola), ŝaltante ĉiujn lumojn, ĝis prenas min sufiĉe da laceco por reendormiĝo.
Ankaŭ tiun nokton mi vekiĝis. Mi rememoris la knabaĉojn kaj la ĝemantan alimondanon kiu iliadire loĝas kun sia flugdisko en mia balkoneto. La rakonto de la knaboj aspektis malpli stranga en la silenta mallumo. «Nu, kial vi taksas la historion mallogika?» argumentis parto de mia men-so. «Malvera, konsentite, malvera; sed ne mallogika.»

Ekstrakti el la unua rakonto

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *