Vai al contenuto

Pentri la lumon – Pintar la luz

  • Autore
  • Gustavo Vega Mansilla
  • Titolo
  • Pentri la lumon - Pintar la luz
  • Collana
  • Perseidi
  • Pagine
  • 168
  • Anno
  • 2016
  • Prezzo
  • € 16,00
  • Isbn
  • 978-88-97930-86-0


Gustavo Vega Mansilla estas poeto tute originala kaj lia poezio, preskaŭ ĉiam tre alta poezio, estas ĉiam aŭtentika kaj rekonebla. Granda estas lia sentokapablo, sed kvazaŭ li volus kaŝi tiun sian sentemon, li ofte sin montras ironia kaj senpasia.
Ironio kaj ĉefe memironio estas en lia naturo, kaj tre ofte ni trovas ĝin kiel karakterizo de lia verkado, kaj tiel li povas ŝerci montrante al ni, ekzemple, poemon titolitan “Minimuma soneto” farita el nur unuopaj literoj – abba abba cdc dcd – kaj eĉ poemon titolitan “Minimuma soneto minimuma”, farita nur el interpunkciaj signoj.
Sed tio ne devas kredigi ke lia poezio estus nur io ŝercema, ĉar ĝi estas male tre profunda kaj tre intensa, kaj ofte tiu ironio kaj ŝercemo, kaŝas, kvazaŭ masko, ne nur lian sentemon, sed eĉ iun lian karakteran melankolion, kaj iun lian solecan senton.
Kaj tion ni bone komprenas, se ni atente legas liajn poe-ziaĵojn, kiel ekzemple “24an de majo”, kie la naskiĝtago «Estas, nur, / maniero akcepti // (Min? Vin?) mian / neredukteblan / s / o / l / e / c / o / n», kaj tiel skribita, la soleco ŝajnas malrapide guti en lian animon.
Legu tiun ĉi hajkon: «Ploras la ŝtono / de la antikva fontano. / Melankolio.» La akvo de la antikva fontano ŝajnas plori melankoliajn larmajn gutojn.
Tre interesa, kaj absolute originala, estas lia vida poezio, kiu elmontras lian esceptan inventan spiriton. Kaj tiel ni vidas literojn, kiuj falas en funelon kaj sube eliras poemo; la vorto “maro” kiu iĝas la mara imago de la amo al lia virino, kie li dronas; la fasado de la “Leonana Instituto de Kulturo”, sur kiu la poeto pentras la vorton “AMO”; kai tiel plu.
La sekcio “Kristalaj momentoj” entenas 27 hajkojn, sufiĉe laŭregulaj. Ĉi tie ni trovas la naturon, la sunon, la venton, arbojn, papiliojn, la lunon, la neĝon, kaj tiel plu. Ili preskaŭ ĉiam respektas la originan japanan spiriton, kaj la naturan medion. Ili estas tre belaj, tre efikaj, tre fajnaj, tre sugestiaj. Mi transskribas nur du ekzemplojn: «Kaj sangante, / leviĝas la suno / matene.»; «La neĝo rigardas la lunon, / la luno rigardas la neĝon: / blanka dialogo.»
Ĉefe en tiu ĉi sekcio, sed iom en la tuta libro – kaj eĉ en la aliaj verkoj de Vega – estas, persista, daŭra, la elserĉo kaj la uzado de la lumo. Pli ĝuste la lumo, difuza kaj ĉarma, estas kvazaŭ fadeno, kiu trairas la tutan libron. La versoj estas kvazaŭ lumaj peniktuŝoj, ĉar nia Poeto “pentras la lumon” – ne estas hazarda la titolo – kaj kreas poezion, ĉar la lumo estas poezio kaj la poezio estas lumo.
En Pentri la lumon, Vega, krea kaj eklektika, kapablas maj-stre – sed ankaŭ preskaŭ tute laŭinstinkte – kunvivigi sian ironian spiriton kun sia delikata sentemo, kaj kapablas kunmeti tute nature siajn plurajn kreemajn dotojn kaj sendube lia poezio – ĉu verkita ĉu vida – trafas la leganton kaj restas en lia menso.

Amerigo Janakono

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *