Vai al contenuto

En Ĝojo kaj Ploro

  • Titolo
  • En Ĝojo kaj Ploro
  • Autore
  • Manjo Verdulino
  • Collana
  • Tri Steloj
  • Anno
  • 2015
  • Pagine
  • 72
  • Prezzo
  • € 10,00
  • Isbn
  • 978-88-97930-08-2


Antaŭparolo

La poezio ne havas geografiajn ĉirkaŭlimigojn kiel ne havas ĉirkaŭlimigojn la lingvo Esperanto. La poezio apartenas al la mondo kaj al la mondo apartenas Esperanto. La poezio parolas al la koro antaŭ ol la orelo de la homo kaj Esperanto parolas pri racio, homamo kaj frateco inter la homoj.
Multaj estas la esperantistoj, kiuj verkas aŭ klopodas verki poemojn, kaj eĉ iuj kiuj neniam verkis eĉ unu verson en sia gepatra lingvo, kiam ili esperantistiĝis ili komencis verki. Kaj estas interese – mi ne parolas kompreneble pri atingitaj rezultoj – konstati, kiel Esperanto allogas la poetojn. Vere estas ke tiuj, kiuj alproksimiĝas al Esperanto, estas ja personoj pli sentemaj kaj ofte pli kleraj ol la meza homo, sed estas vere ankaŭ, ke Esperanto, pro sia eŭfonieco, pro sia muzikeco, pro sia fleksebleco kaj ankaŭ pro sia internacieco, taŭgas pli ol aliaj lingvoj por la poezia verkado.
Kaj se Esperanto allogas verki poemojn eĉ tiujn, kiuj neniam estis verkintaj poemojn en sia gepatra lingvo, ĝi eĉ pli allogas, kompreneble, tiujn kiuj jam verkadis poezion antaŭ lerni Esperanton.
Unu el tiuj estas la aŭtorino de tiu ĉi libro, kiu – profesorino pri eksterlandaj lingvoj – antaŭ ol en la internacia estis verkinta poemojn en pluraj lingvoj.
La nomo Manjo Verdulino estas, kiel oni povas facile kompreni, pseŭdonimo. Pseŭdonimo per kiu la poetino intencas evidentigi sian amon al Esperanto kaj sian strebon al la internacieco (ŝi eĉ ne diras al ni, en kiu ŝtato ŝi loĝas, sed diras nur, ke ŝi loĝas en Eŭropo). «Mia patrujo – ŝi skribas – estas la mondo. / Mia haŭto havas la kolorojn de la ĉielarko. [...] Mi parolas Esperante / pri la paco universala.»
Pluraj temoj trairas tiun ĉi poemaron, unu el la plej oftaj kaj signifoplenaj estas la religia temo, kaj tre ofte la versaĵoj fariĝas preĝoj: «Kie estis Vi, Disinjoro, / kiam mi ploris? / Mi ne povis vidi Vin... / Mi estis en la vento / sekiganta viajn larmojn... // Kie estis Vi, Disinjoro, / kiam mia koro / bruladis pro la doloro? / Mi estis en la pluvo / refreŝiganta vin… // [...] Kie estis Vi, Disinjoro, / kiam mi estis soifa / kaj malsata? / Mi estis kaj estas / en la Eŭkaristio, / Kiu vin nutras / kaj malsoifigas / por ke ne plu / vi mortos…»; “Preĝo”: «Disinjoro, / multajn aĵojn / mi ne volas. / Nur ombrelon / kiam pluvas, / varman kovrilon / kiam frostas, / [...] ke / ĉiu homo / ĉiam memoru / pri la bono / de la homaro!»
La spiritecon ni tre ofte renkontas en la libro, sed ni trovas plurajn aliajn sentojn, precipe la amon. La amo estas temo, kiun ni trovas laŭ ĝiaj pluraj sencoj: la amo por la naturo; la amo por la naskiĝloko («En mia bela vilaĝeto» kie «la koro amas / eĉ la rubojn»); la amo por la partnero («Mi bezonas / kisi lipojn, / karesi vizaĝon, / brakumi iun forte, / koron pulsantan / unisone / kun la mia, / dolĉajn vortojn susuratajn…»). Kaj ni trovas ankaŭ atentemon kaj homaman senton al la aliaj, ĉefe al la plejaj bezonuloj (“Vagisto”, “Maljunuloj” kaj eĉ “Malfeliĉa hundo” kiun oni forĵetis «kiel ŝuaĉon»).
Tre bela la poeziaĵo dediĉita al nia majstro Zamenhof, titolita “Ho, Ludoviko Lazaro!”: «Neniu deklaris / vin sanktulo / ĉar miraklisto vi ne estis, / ho, Ludoviko Lazaro! // Sed viro kiu al mondo proponas / fratecon, amon kaj egalecon / por mi estas la plej sankta en la homaro!»
Konlude, en tiu ĉi libro ni trovas “ĝojon kaj ploron”, kiel en la vivo ni renkontas ĝojon kaj ploron. Kaj ni trovas, evidente, ankaŭ momentojn de pasio – ama pasio, ideala pasio, religia pasio –; momentojn de sereneco, momentojn de kortuŝo.
La verkmaniero de Manjo Verdulino estas tuja, senpera, sen apartaj leksikaj preciozemoj, sed ĝi estas efika kaj plaĉa. La versoj estas ĝenerale liberaj kaj sen rimoj kaj tamen ili plutenas iun sian agrablan internan muzikecon.
Tiu ĉi estas la unua esperanta poemaro de Manjo Verdulino, kiu jam estis publikiginta librojn en aliaj lingvoj, se ni povas diri, ke ĝi atingis tute pozitivan rezulton, kiu estas inda resti en la Esperanta literaturo.

Amerigo janakono

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *